Soneto kun roza bukedo

Barbara min tre surprizigis
per roza blank-ruĝa bukedo
poste karnavala bankedo
nacitagon polan festigis

foti zurikan karnavalon
estas tre agrabla okupo
kiam venas trupo post trupo
densigas dada-virtualon

la dekunuan de novembro
tuta Zuriko estas dada
kaj ĉiu homo dada-membro

revenante al la loĝejo
"Viva Polonia!" surprizada
kreis bonguston en manĝejo


Zuriko, la 11-an de novembro 2010




» 11.11.2008
» 11.11.2009
» 11.11.2010
» Sonetciklo tempe frivola