Soneto kun serpomartelo

tio ĉi okazis kelkfoje
ke junaj homoj min demandis
pri foti-permeso - mi fandis
la saman peton paranoje

hazarde estis demandita
la homo kun la vintra ĉapo
ruĝa stelo brilis sur kapo
serpomartele ornamita

li aĉetis ĝin en Berlino
Orienta por unu marko
kaj portas ĝin sed sen doktrino

ne kredante al komunismo
eĉ ne al nova oligarko
laŭ aspekto eĉ ne al krismo


Venecio, la 13-an de januaro 2011


» Venecio 2011


» Venecio - konstanta serĉado
» Venecio - pollingve
» 2 germanlingvaj sonetoidoj