Soneto kun stratkomercisto

al "Galeono" dum tagmanĝo
venis strata fiŝkomercisto
ekestis pri fiŝoj insisto
je l' ĝusta kuira aranĝo

fiŝvendanto havas humuron
"sogliola fileto" - escepto
kuiri laŭ lia recepto
signifas ĝui aventuron

bedaŭre ne estis fileo
laŭ promeso - tamen alia
varo eĉ por pli bona kreo

violkolora florbrasiko
oni nomas ĝin sicilia
fariĝis bongusta fortiko


Venecio, la 14-an de januaro 2011


» Venecio 2011


» Venecio - konstanta serĉado
» Venecio - pollingve
» 2 germanlingvaj sonetoidoj