Soneto kun veneciero

mi devas bedaŭre konfesi
ne estas halucinacio
kvardek jarojn en Venecio
sen Esperanto povas stresi

multfoje mi provis kontakti
veneciajn esperantistojn
sed mi trovis antilingvistojn
kiuj scipovas nur barakti

nun senĉese kelkajn monatojn
mi loĝos apude Giardini
kaj mi provos fari kontaktojn

esperantanto sen espero
ne scipovas sin elimini
de l' kaŝanta veneciero


Venecio, la 30an de oktobro 2010


Ni loĝas denove en Venecio - sen komputilo, sen televidilo, sen telefono, sed kun libroj kaj fotoaparatoj
» Venecio - konstanta serĉado
» Venecio - pollingve
» 2 germanlingvaj sonetoidoj