Soneto kun vido de Lido

en Lido sur l' marda foiro
oni trovas diversajn pakojn
ankaŭ ĝustajn komputilsakojn
laŭ malkonvencia deziro

Lido estas ankaŭ konata
pro l' fama filma festivalo
fama plaĝo fariĝis malo
sed sole restas dezirata

Joseph Conrad unuafoje
en la vivo ekvidis maron
ĝuste en Lido... paranoje

lia verko fariĝis fata
se iu ligos kontraŭstaron
pro maro li estis amata


Venecio, la 6-an de septembro 2016






» Venecio 2016


» Venecio