Soneto montras Le Vignole

esperante sonas Vinjole
l' nomo pli taŭga realece
por vi jolo aŭ vino spece
se ni pritraktos ĝin petole

Le Vignole estas insulo
tre fama pro ĝiaj ĝardenoj
kun legomdonaj entreprenoj
por la venecia cirkulo

meze de l' verda paradizo
apud Venecia Laguno
troviĝas loko de surprizo

la vilao kiel fortreso
spuro de iama fortuno
la plej bona ripozadreso


Le Vignole, la 23-an de aŭgusto 2014

» 2 kromaj sonetoj pri Le Vignole

» De la vilao en Le Vignole

» De la domo en San Samuele

» De la loĝejo en Giardini

» Venecio