Soneto por Epifanio

la marda foiro en Lido
antaŭ sorĉa festo Befana
pro Tri Reĝoj estas kristana
sed kun sorĉistina kunsido

legendo diras ke Tri Reĝoj
tardiĝis pro la sorĉistino
kaj ŝi poste laŭ la destino
rekompencis ilin sen preĝoj

ŝi de tiam ĝis nun disdonas
donacojn dum Epifanio
per tio ŝi ĉiujn imponas

mi iam ricevis donacon
aŭtoran "Amikon de Dio"
pro l' dediĉo mi faris ŝmacon


Venecio, la 4an de januaro 2011



» Venecio 2011

» Venecio - konstanta serĉado
» Venecio - pollingve
» 2 germanlingvaj sonetoidoj