Soneto por Tago de Libro

unue estis Hispanio
tie ekestis LIBROTAGO
poste venis vasta reago
en la tutmonda dominio

rigardu nuntempajn portalojn
neniu pri libroj mencias
politikistoj emocias
gvidante incitajn batalojn

William Shakespeare la dudek trian
de aprilo naskiĝis - mortis
ankaŭ samtage kreante sin dian

do kredu pri lia ekzisto
liaj verkoj povon perfortis
li restas giganta artisto


Zuriko, la 23-an de aprilo 2011


» Miaj libroj


» Sonetio pri Venecio 01
» Sonetio pri Venecio 02
» Mi serĉas malgrandan loĝejon en Venecio