Soneto por Zamenhof-Tago

la zurika filharmonio
nomiĝas Tonhalle (Tonhalo)
ŝanĝita nomo estas malo
reale diras pri nenio

en Zamenhof-tempo iama
aliaj kondiĉoj prestiĝis
nun ni interrete vertiĝis
eta ŝanĝo fariĝas drama

provu serĉi en komputilo
Ŝodfonon - vi nenion trovas
La Chaux-de-Fonds - jen sukces-utilo

nur kun originalaj nomoj
krei novajn oni ne povas
ĉar tiel ekestas fantomoj


Zuriko, la 15-an de decembro 2010







» Sonetciklo tempe frivola