Soneto pri Esperantio
mi sentas ke mia verkado
en Esperanto estas ĝena
ĉar por legantoj ne eltena
kaj maltaŭga por babilado
plimulto da esperantistoj
miajn sonetojn ne komprenas
pro tio min la lingvo trenas
al la poliglotaj verkistoj
Jonathan Cooley – malkonata
Brendon Clark – kiu lin konas?
Wolfgang Günther – nulhore fata
reciproke Esperantio
per propraj mumioj imponas
enua ideologio
Jan Stanis³aw Skorupski
Zuriko, la 15-an de marto 2009
» Apudkongrese