Soneto pri Fenice-sonoj

Filippo Gamba tre precize
ludas - li restas en la strofo
fortepiana filozofo
liaj frazoj sonas koncize

certe li pensas dum ludado
kaj liaj profesoraj gestoj
ligiĝas kun kromaj sugestoj
por filozofia pensado

per mola Scarlatti-sonato
li algvidis medit-agordon
por Debussy - la akrobato

Beethoven sonis senkondiĉe
la publiko kreis akordon
bis! Chopin sonis en Fenice


Venecio, la 10-an de januaro 2011


» Venecio 2011


» Venecio - konstanta serĉado
» Venecio - pollingve
» 2 germanlingvaj sonetoidoj