stalaj
     
Soneto pri Hotelo Stelo

Hotel Sternen - Hotelo Stelo
in Unterwasser - en Subakvo
en ĝi kreskas neniu jakvo
sed ĉirkaŭe troviĝas belo

l' vilaĝo fariĝis tre fama
ĉar Simon Ammann skiflugisto
kvaropa olimpik-venkisto
naskiĝis en ĝi talentflama

ankaŭ proksima akvofalo
sonanta senĉese per muĝo
restas atrakcio de l' valo

ni certe ĉi tien revenos
al jodlistoj - de l' urbo fuĝo
pentekoste ilin subtenos


Unterwasser, la 29-an de majo 2010



» Toggenburg-1
» Toggenburg-2
» Toggenburg-3
» Toggenburg-4
» Aventurismo