Soneto pri Marta Dalle Mule

en Venecio la strateto
sonas dusignife Ĉenare
vespermanĝo aŭ cindro fare
laŭ la loka dialekteto

posedantino de l' loĝejoj
Marta Dalle Mule solene
pritraktas la gastojn kaj plene
informas pri bonaj manĝejoj

ŝi ja studis arkitekturon
kaj tio ĉi estas videbla
admirante brikan fakturon

kiu ornamas blankan muron
blankas ankaŭ koloro mebla
mildante kanalan susuron


Venecio, la 11-an de septembro 2015


» Ĉenare

» COURTYARD Marriott Tessera 12.09.2015

» Sonetoj postsonetadaj
» Sonetoj diverslokaj tempe
» VENECIO