Soneto pri Monda Teatro

en Einsiedeln Monda Teatro
sur la placo ĉe baziliko
estas vere rara uniko
en rilatoj por psikiatro

enhavo ligas dek staciojn
sed ne ludas la ĉefan rolon
tragedio kaptas petolon
provokante la emociojn

mi rigardis tiun spektaklon
sente ĉu prenis l' reĝisoro
de Tadeusz Kantor obstaklon?

prezentado estis fantasta
kun ilumino de koloro
pri scienca temo tre drasta


Zuriko, la 10-an de julio 2013

» Monda Teatro en Einsiedeln 2013

Aŭtoro: Pedro Calderón de la Barca
Prilaboris moderne: Tim Krohn
Reĝisoro: Beat Fäh
Ludas geloĝantoj de Einsiedeln
kaj monaĥoj de Benediktana Klostro

» Aventurismo