Soneto pri Pola Muzeo

Pollando ne ekzistis tiam
grafo Plater luis l' kastelon
kaj Nacian Polan Muzeon
kreis la unuan por ĉiam

nun post preskaŭ cent kvindek jaroj
Rapperswil volas ĝin likvidi
kaj historion malvalidi
l' afero restas sen komparoj

por la tute privataj celoj
detrui jarcentajn valorojn
sonas terure por oreloj

kontraŭ la kulturbanditismo
oni devas agordi korojn
kaj kontraŭ bruta privatismo

Zuriko, la 25-an de oktobro 2013

En la jena fotaro kiel sube oni devas malfermi la unuan foton kaj kliki la supran signon rekte de la paĝo (du apikaj streketoj kun sageto) - daŭre rigardi nekstajn bildojn sen klikado

» Pola Muzeo en la Kastelo Rapperswil


» Portalo de Pola Muzeo