Soneto pri Tago de Amo

Tago de Amo en loĝio
belega koncerta salono
vigla fortepiana sono
ama dato en kuniĝio

Roberto Prosseda prezentis
kortuŝe pianajn rakontojn
tuŝante komponistajn fontojn
kun kiuj publiko konsentis

ĝuste Teatro La Fenice
estas taŭga por datreveno
muziko influas feliĉe

tute hazarde senintence
ni konatiĝis dum festeno
amo nia daŭras potence


Venecio, la 14-an de februaro 2011


» Venecio 2011


» Venecio - konstanta serĉado
» Venecio - pollingve
» 2 germanlingvaj sonetoidoj