Soneto pri Zweisimmen-kato

Zweisimmen - du "zimoj" - riveroj
unu kvindekkvinkilometra
dua nur dek vigle penetra
ligiĝas loke sen danĝeroj

vilaĝo Zweisimmen posedas
ĉiujn valorojn por ripozo
eĉ la katon kun luda pozo
kiu gastan amon obsedas

antaŭ unu jaro la kato
vizitis nin ĉiumatene
foriris vespere lunfato

kato kun truo en orelo
la sovaĝulo indiĝene
inspiras temon por fabelo


Zweisimmen, la 9-an de aŭgusto 2013


» Zweisimmen-Balkonio

» Zweisimmen-kato

» Zweisimmen




» Aventurismo