Soneto pri abeldestino

sesdek jaroj de mia kreo
devigas min al rememoro
evento por menso kaj koro
pli multe ol nur jubileo

mi naskiĝis en abelejo
tuj post nasko abelpikilo
devigis min al maltrankvilo
kaj destinis al poetejo

la abelisto tiam diris
"travivu kaj restu poeto"
pri tio mi denaske miris

nun venis konforma momento
por reveni al florkvieto
dolĉe kun miela pigmento


Zuriko, la 1-an de aprilo 2016

» Abeldestino

» Abeldestino

» Sonetcikloj