Soneto pri amasaj kazoj amaso da homoj komune ĉiam povas esti danĝera ĉar fortkondiĉo konglomera ne eltenas troecojn kune sendepende de aranĝceloj ĉu Mekko aŭ ĉu Duisburgo donas laboron por kirurgo aŭ portas morton en tuneloj oni ĉiam trovas ŝuldantojn je ĉiuj malfeliĉaj kazoj provokantaj funebrajn kantojn sed oni devas elimini kaŭzojn de malsekuraj bazoj malpermesi - danĝerojn fini Zuriko, la 27an de julio 2010 JSS » Sonetciklo tempe frivola » LA ESPERO de Lazaro Ludoviko Zamenhof kun muziko de Félicien Manu de Ménil malmilitarizita de Jan Stanisław Skorupski al la formo de balado akompanata de Witold Czajkowski piane kaj de Jakub Działak violone |
||
©2010 Jan Stanisław Skorupski
(jss@skorupski.com) www.skorupski.com design Kilu |