Soneto_pri_amikaj_floroj

Paĝo | 1 |


Soneto pri amikaj floroj

 

ni admiras amikajn florojn

de unu amiko hantantajn

kaj de alia jam velkantajn

tamen konservantajn kolorojn

 

post unu aŭ post kelkaj tagoj

ĉiuj floraj belecoj falos

restos koroj kiuj batalos

por propraj sortoj sen imagoj

 

ĝenos malpura sedimento

de kiu fariĝos veneno

perdiĝos ie bona sento

 

pro tio agu senbatale

heroon lasu kun ordeno

sed vi mem kondutu morale

 

Venecio, la 17-an de septembro 2012

Jan Stanisław Skorupski  

www.skorupski.com