Soneto pri artatributo

kiel transiri ĉiujn barojn
portatajn per ĉiutageco?
oni diras pri pasiveco
neganta danĝerajn koŝmarojn

jen mia pri tio atento
ke por venki malfacilaĵojn
ne sufiĉas uzi ruzaĵojn
sed kuraĝo zorgas pri ento

artistoj havas kuraĝecon
ankaŭ en Svisa Instituto
montras belan artan viglecon

sendepende por ĉiu arto
kuraĝo estas atributo
kiu decidas pri bonfarto


Venecio, la 20-an de januaro 2011


» Venecio 2011


» Venecio - konstanta serĉado
» Venecio - pollingve
» 2 germanlingvaj sonetoidoj