Soneto pri bela koncerto

ĝis nun mi neniam travivis
ke la kantanta bardo ploras
kun publiko - tio valoras
ĉar ili muzikon kultivis

patriotismo de Giudecca
ne al la lando Italio
ne al la urbo Venecio
sed al kvartal-insulo streka

bardino Erica Boschiero
kaj bardo Gualtiero Bertelli
kantis por la loka fiero

loĝantoj de Giudecca ĝuis
etoson kaj emis ŝanceli
Paolo Favorido fluis


Venecio, la 14-an de septembro 2013






» Regata Storica 2013 (regato historia)




» Venecio