Soneto pri bela marbordo

Schiavoni - itale grandsklavoj
tamen estas gento dalmata
laŭ moroj lingve separata
skiavonoj zorgis pri savoj

pro tio l' plej grava marbordo
estas Riva degli Schiavoni
la nomon ĉiu devas koni
precipe pro l' soneta pordo

en la domo kun la numero
kvardek unu kvardek kvin - loĝo
de Francesco Petrarca - vero

li skribis sonetojn al Laŭra
eĉ se lin akceptis la doĝo
amo restis por li bedaŭra


Venecio, la 24-an de januaro 2011


» Venecio 2011


» Venecio - konstanta serĉado
» Venecio - pollingve
» 2 germanlingvaj sonetoidoj