Soneto pri diafanblago

miaj sonetoj diafanaj
sub la trompa titolo "BLAGA"
kun akra metaforo aga
apartenas al tute vanaj

se libro kostas cent indikojn
tiam aŭtoro ricevas ok
kaj reston kovras malklara blok'
por krei verkistmalfortikojn

malkonsentu la distribuon
ĉar ĝi estas maljuste honta
senpage praktiku la luon

disdonante en interreto
la verkojn je formo konfronta
iĝas duelvortbajoneto


Zuriko, la 9-an oktobro 2020