Soneto pri duobla Heidi

unue mi rigardis filmon
HEIDI - jes de Johanna Spyri
pri filmo oni povas miri
poste mi ekvidis la libron

tradukitan al Esperanto
de Dietrich Michael Weidmann ĉar
tuj premiere venis kompar'
por la etosa dominanto

inter ambaŭ verkoj rilato
plektiĝis ĝuste per bufedo
ne per ŝnuro kaj ne per drato

la libro estas diamanto
kaj la filmo emas por pledo
de la iluzia ŝuldanto


Zuriko, la 31-an de aprilo 2016

» HEIDI-tradukisto Dietrich Michael Weidmann

Hirzel - naskloko de Johanna Spyri - provu trovi ŝian naskdomon: » Hirzel printempe
» Hirzel somere
» Hirzel aŭtune
» Hirzel vintre
» Hirzel vintre
» Hirzel vintre

» Sonetcikloj