Soneto pri filozofio

filozofia sonorilo
vokas pensojn por malkovrado
de nova pulvo sed persvado
mokas je ĝia malutilo

pulvo jam estis elpensita
filozofo devas esplori
kiel ofte povas sonori
sonorilo false pendita

"velnavigado kontraŭ vento"
estis temo de leciono
kun filozofia tegmento

sed ĝi ne plaĉis al regantoj
ili reagis per admono
tial mi forkuris al vantoj


Zweisimmen, la 23-an de aŭgusto 2013




» Zweisimmen




» Aventurismo