Soneto pri fotopoemo

mi skribas pri ĝua etoso
dum realeco estas trista
kaj spontana vivo artista
ekvilibriĝas en kaoso

ĉiutageco de homaro
aspektas bone por riĉuloj
kreskas kvanto de mizeruloj
ekzisto celas al amaro

la fotografia poemo
pri septembro en Venecio
kaŝas veron pri l' viva temo

ĉar spontaneco agas ĝoje
kun tempoprema emocio
sentoj miksiĝas paranoje


Venecio, la 28-an de septembro 2013
» Poema fotografico Venezia settembre 2013 Regata vela al terzo

» Regata Storica 2013 (regato historia)

» La plej interesa arta pavilono en Venecio - la portugalia ŝipo TRAFARIA PRAIA de Lisbono kun lumefektartaĵoj de Joana Vasconcelos

» Poema fotografico Venezia settembre 2013

» Venecio