|
Soneto pri iama loko denove en la sama loko ĉe Giardini (legu Ĝardenoj) troviĝas bordoj de havenoj por ŝipoj de l' kruda epoko bedaŭrinde de la fenestro oni vidas nur sapujaĉojn (alie komprenu jaĥtaĉojn) de imponuloj por sekestro feliĉe de tempo al tempo navigas tre belaj velŝipoj kaj malaperas sapa trempo pro ĝi eĉ la pinioj falis restis nur por memoro ŝtipoj amplekso de l' portalo malis Venecio, la 13-an de septembro 2014 » Giardini » Venecio |
|
©2014 Jan Stanisław Skorupski
(jss@skorupski.com) www.skorupski.com design Kilu |