stalaj
     
Soneto pri intima sfero

hotela ĉambro estas loko
en kiu loĝanto fermiĝas
de l' tuta mondo izoliĝas
ĝeni tion estas provoko

dum kongresoj aŭ simpozioj
post kunvenoj daŭras diskutoj
ne klaĉu en loĝæambraj putoj
sed en vastaj kafeterioj

se mankas seĝoj estas benkoj
en parkoj - taŭgas por babilo
pri certaj kaj probablaj venkoj

hotelĉambron traktu intime
en ĝi devas regi trankvilo
la principon flegu kutime


Unterwasser, la 29-an de majo 2010



» Toggenburg-1
» Toggenburg-2
» Toggenburg-3
» Toggenburg-4
» Aventurismo