Soneto pri italaj versoj

la libro estas tre valora
sed aspektas malmultekoste
malriĉe antaŭe kaj poste
malgraŭ la eldono fervora

ĉiam "enlumas min senlimo"
kiam mi legas poezion
sentante ofte afazion
je reviĝa versa sublimo

gratulon por Carlo Minnaja
kaj por ĉiuj kiuj tradukis
italan poezion gajan

ne nur gajan sed ankaŭ tristan
italaj poetoj kondukis
min brave en landon artistan


Zuriko, la 25-an de oktobro 2020
je la 3-a horo matene kiu fariĝis ls 2-a