Soneto pri la kromaj centoj

mi nun ne estas tute certa
ĉu postkartoj atingis celon
por sesdek kvin mi gluis helon
ĉar sepdek kvin estis inerta

itala posto de novjaro
pligrandigis la sendokoston
sed vendantoj ne aŭdis poston
kaj vendis markojn kun eraro

nun mi skribas denove kartojn
kun la samaj bonaj deziroj
gluante ĉifoje tri kvartojn

post veturado tra Laguno
kaj bona manĝo venos miroj
pri venecia oportuno


Venecio, la 3-an de februaro 2011


» Venecio 2011


» Venecio - konstanta serĉado
» Venecio - pollingve
» 2 germanlingvaj sonetoidoj