Soneto pri la plej grava Po...

"Pollando estas la plej grava"
jen la nomo de l' partiaĉo
la plej grava okupo - kraĉo
pro malsana psiko tre fava

ĉiu homo havas principojn
kaj ankaŭ iujn proksimaĵojn
ŝatas siajn profesiaĵojn
privatajn ekscelentajn tipojn

se venas gasto mi ne diros
ke la plej grava estas mia
edzino ĉar li tuj foriros

tiu patruja ŝovinismo
estas eco ne nur polia
ni forĵetu ĝin al abismo


Venecio, la 18-an de februaro 2011


» Venecio 2011


» Venecio - konstanta serĉado
» Venecio - pollingve
» 2 germanlingvaj sonetoidoj