Soneto pri loko silenta

pro ege terura hororo
je la nomo "zurika festo"
mi fuĝis al proksima nesto
loko de l' pola diasporo

en Pola Muzeo okazis
vernisaĝo nome virina
sed por mi viro pli destina
pri kelkaj aĵoj mi emfazis

Rapperswil - la urbo tre ĉarma
kaj antaŭ ĉio malfulmina
eĉ se aŭro estis tre varma

pole mi skribis la leteron
al unu generalo ŝpina
ĝuante surlagan vesperon


Zuriko, la 6-an de julio 2013

» Detruo de naturo

» Fuĝo al silento

» Aventurismo