Soneto pri malpravaj pravoj

banalo ofte ludas grave
amaso pri tio decidas
kaj aŭguroj ne antaŭvidas
leĝojn kiuj agas malprave

oni scias en ĉiuj landoj
ke leĝe oni povas fari
ĉion kio ne rajtas stari
oficiale eĉ ĉe randoj

ekzemplojn montri mi ne emas
ĉar mankas por ili la loko
sed kelkaj diboĉoj jam ĝemas

unu ne estis elektita
nun daŭras reciproka moko
ne sprita sed nur kompromita


Zuriko, la 3-an de januaro 2021