Soneto pri mirinda kazo

raviĝo la perdon provokis
mi forgesis en la preĝejo
pro la hasto al necesejo
la fotosakon - mi min mokis

la sanktejo estas belega
renesanca renovigita
oni diru prestidigita
ĉio - de alfa ĝis omega

Miracoli estas Mirakloj
la nomo certe adekvata
de venecianoj ŝatata

mirakloj gvidas al obstakloj
pri tio mi komence diris
verŝajne mi tro forte miris


Venecio, la 29-an de januaro 2011


» Venecio 2011


» Venecio - konstanta serĉado
» Venecio - pollingve
» 2 germanlingvaj sonetoidoj