Soneto pri morna vetero

morneco ne devas timigi
sed ankaŭ povas esti bela
kiam pro grizeco ĉiela
inspire scipovas instigi

morna arbo sur morna tero
morna akvo en morna lago
morna suno dum morna tago
morna lumo morna aero

nur blanka velo de boato
tute ne volas esti morna
eĉ se ĝin batas venta fato

kun melankolio asiste
oni vidas tra vitro lorna
ke ne ĉio aspektas triste

Jan Stanisław Skorupski
Zuriko, la 16-an de januaro 2010







» Morne
» Sonetciklo pri diversecoj