Soneto pri nenio grava

etoso fariĝas amara
se pluvas aero griziĝas
tuta pejzaĝo malheliĝas
ĉio ŝajnas esti koŝmara

Barbara dum la tuta tago
legis iun fascinan libron
mi vane faris ekvilibron
inter ŝippontoj sen imago

al la interreta kafejo
mi venis du horojn tro frue
do ŝipis mi al la loĝejo

grava ideo ne alvenas
miaj pensoj aspektas true
sed mi tiun krizon eltenas


Venecio, la 16-an de februaro 2011


» Venecio 2011


» Venecio - konstanta serĉado
» Venecio - pollingve
» 2 germanlingvaj sonetoidoj