Soneto pri nepra parolo

en Venecio sen pezilo
oni povas forte grasiĝi
kaj per propra pezo famiĝi -
aĉeta zorgo kun konsilo

konfido ekestas laŭ kono
vendanto proponis teknikan
mi preferis elektronikan
sed mi aĉetis laŭ propono

venis kontento kaj trankvilo
oni devas korpon kontroli
post longa manĝplena babilo

mia kara edzino diras
ke mi devas nepre paroli
kun tiu kiu ne tro miras


Venecio, la 8an de januaro 2011


» Venecio 2011


» Venecio - konstanta serĉado
» Venecio - pollingve
» 2 germanlingvaj sonetoidoj