Soneto pri nocio IO

en infekta tempo mi estas
apoganto de nostalgio
kaj ĉiu ideologio
tre malproksime de mi restas

ekzisto ligiĝas kun sorto
IO certe okazas ĉiam
kaj NENIO estas neniam
ĉar ĝi estas abstrakta vorto

sen komenco ankaŭ sen fino
ĉiam ĉie en ĉiuj flankoj
surprizas natura destino

pro tio mi emas akcepti
kviete bankroton de bankoj
por propran konstaton percepti


Zuriko, la 21-an de junio 2020, la unuan tagon de somero kaj la plej longan tagon de la jaro