Soneto pri pasinta tago

la tago kiel ĉiuj tagoj
sed tamen alia pro suno
kaj poste pro klara novluno
ĵus provokanta al imagoj

ĉe tiu belega vetero
certe ni ne povas nur sidi
oni devas pli multe vidi
dum la venecia vespero

grandegaj pasaĝeraj ŝipoj
per festaj lumoj dekoritaj
aspektas kiel kristnask-kripoj

homoj sur ili kiel komoj
horizontale enmetitaj
je internaciaj simptomoj


Venecio, la 15-an de januaro 2011


» Venecio 2011


» Venecio - konstanta serĉado
» Venecio - pollingve
» 2 germanlingvaj sonetoidoj