Soneto_pri_raraj_tegmentoj

Paĝo | 1 |


Soneto pri raraj tegmentoj

 

raraj veneciaj tegmentoj

kun klaraj koloraj fakturoj

kaj pramateriaj strukturoj

konsistas el artelementoj

 

sur tegmentoj estas anguloj

konkavaj rompoj masonitaj

tute hazarde komponitaj

vertikale kun ŝtoncirkuloj

 

ne unu majstro tion faris

sed multaj masonistoj longe

dum jarcentoj partojn separis

 

nun tiu ĉi tegola ordo

estas antenita dratsponge

por nuntempeca vivakordo

 

Venecio, la 12-an de oktobro 2012

Jan Stanisław Skorupski  

www.skorupski.com