Soneto pri rasisma moro

en Venecio tempo fluas
alie ol ie ajn monde
suronde ankaŭ iom gronde
indiĝenoj ne ĉiam ĝuas

eĉ se oni ilin komprenas
je embaraso kun kompato
en la interhoma rilato
diskriminado ne konvenas

en kelkaj lokoj indiĝenoj
havas preferan enŝipiĝon
la principo velkas kun ĝenoj

mi ne restos en Venecio
ĉar mi ŝatas statan prestiĝon
sen la febla kategorio


Venecio, la 19-an de septembro 2016

PS en Lido tio ĉi okazas
ĉe la vaporetti-stacio
la rasisma homselekcio
kiu sur naciismo bazas

» Venecio 2016


» Venecio