Soneto pri renovigado

Benedikt Müller min masaĝis
dum pli ol la tuta semajno
okazis mia saniĝgajno
ĝis mi al Veneto vojaĝis

mi restas por li tre dankema
ĉar li havas la energion
kiu superas falangion
pereis loko dolorema

aŭdante pri iskiatiko
mi ne povis senti doloron
ĉar ne sufiĉas komuniko

nur tiam se venas malsano
oni komprenas metaforon
se malfermiĝas terurkrano


Venecio, la 29-an de aŭgusto 2016









» Sonetoj postsonetadaj