Soneto_pri_silentaj_zorgoj

Paĝo | 1 |


Soneto pri silentaj zorgoj

 

jaro post jaro longaj paŭzoj

homoj videble plialtiĝas

kaj haroj de multaj griziĝas

pro tempo kaj pro zorgaj kaŭzoj

 

ni renkontis la konatulojn

preskaŭ ĉiuj ne por rekono

ne helpas dezira admono

vekante suspektajn spekulojn

 

venecia krizo kaŝiĝas

en mienoj de komercistoj

kaj remiloj de gondolistoj

 

konsumantoj ne koleriĝas

pro tristvizaĝoj de kelneroj

nek pro iliaj manieroj

 

Venecio, la 25-an de septembro 2012

Jan Stanisław Skorupski  

www.skorupski.com