Soneto pri sonfestivalo

mi iam gvidis la korusojn
en liceo pedagogia
kaj teknikumo industria
do mi konas direktant-plusojn

dum festivalo de jodlantoj
regis alta muzik-nivelo
atestanta pri arta belo
de nekredeblaj natur-kantoj

programo svis-federacia
kun eroj hindaj korsikanaj
rusaj serbaj sudafrikanaj

mankis koruso esperanta
kiu eĉ estus apoganta
en la rondo internacia


Alt St. Johann, la 24-an de majo 2010



» Toggenburg-1
» Toggenburg-2
» Toggenburg-3
» Toggenburg-4
» Aventurismo