Soneto pri subparnasismo

tute hazarde mi surtretis
la paĝon pri literaturo
en vikipedio - teruro
kaj farso sed mi ne obĵetis

sur parnaso nur geniuloj
tute mankas klasoj modestaj
ĉar verkistoj estas honestaj
kaj oportunaj maniuloj

mi pripensis al kiu grupo
oni povus min klasifiki
kun la laste silaba ŝtupo

aspektas simple vorta sfero
nun oni volas ĝin kompliki
sed estas malgrava afero


Zuriko, la 4-an de aŭgusto 2014


» Sonetoj diverslokaj tempe

» Sonetoj postsonetadaj