Soneto pri surpriza speco

se oni renkontas survoje
konatulojn de pasinteco
tiam revenas viva peco
kiu okazis unufoje

antaŭe alvenas mirego
tuj poste problemo pri nomo
fenomeno kiel fantomo
kun delikata memornego

finfine tiu ĉi obstaklo
per fortmemora aktiveco
transformiĝas eĉ al miraklo

spontane aperas devizo
je tiu aŭ alia speco
kiel forkuri de surprizo


Venecio, la 17-an de septembro 2016






» Venecio 2016


» Venecio