|
Soneto pri tagaj eventoj ĉe via Garibaldi vivas plimulte malaltkreskaj homoj certe pro specifaj sindromoj ĉar ili tro multe aktivas fiŝvendanto kun asistanto ridas al pasantoj afable ĉar ili aĉetos probable fiŝojn - "ekestu konsumanto!" mendita dimanĉa gazeto merkrede ankoraŭ ne venis pro tio aperis obĵeto se ĝi ne venos ĝis vendredo (malabonon mi entreprenis) estos fino de postprocedo Venecio, la 12-an de januaro 2011 » Venecio 2011 » Venecio - konstanta serĉado » Venecio - pollingve » 2 germanlingvaj sonetoidoj |
|
©2011 Jan Stanisław Skorupski
(jss@skorupski.com) www.skorupski.com design Kilu |