Soneto pri tempa majesto

ĉiam ĉe la fino de jaro
nostalgio pri pasinteco
kun espero por venonteco
miksiĝas je nova preparo

ĉio kio povas okazi
havas etoson pozitivan
por pesimistoj negativan
tamen ĉiuj ŝatas emfazi

pritaksoj venas ĉiam poste
antaŭe naskiĝas espero
kiu efektiviĝas roste

post sukceso okazas festo
ne kun mensogo sed kun vero
tempo kovriĝas per majesto


Zuriko, la 31-an de decembro 2012


» Lasta ne devas esti lasta

» Dirigento Sebastian Tewinkel

» En apudzurika Hirzelo