Soneto pri tristaj ridetoj

ni ridetas al pasinteco
tuŝante forviŝitajn spurojn
kaj rememorante aŭgurojn
malkonsentajn kun nuntempeco

fiŝoj ŝajnas ege bongustaj
en Chioggia - rekte de fiŝisto
"Stelo de Oro" - kuiristo
revas pri menuoj langustaj

sur Le Vignole staras domo
en kiu ni loĝis kelkjare
nun hurlaĉas en ĝi fantomo

anstataŭ densaj glicinioj
ĝenas rostkameno koŝmare
ni rezignas pri opinioj


Venecio, la 4-an de februaro 2011


» Venecio 2011


» Venecio - konstanta serĉado
» Venecio - pollingve
» 2 germanlingvaj sonetoidoj